Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2010

MODELA TEKSTO 2010

Tradukoj 

af: Afrikaans cy: Cymraeg fr: Français it: Italiano oc: Occitan sq: Gjuha shqipe
ar: العربية
da: Dansk fy: Frysk ja: 日本語 os: Ирон sr: Srpski
be: Беларуская de: Deutsch ga: Gaeilge ko: 한 글 pl: Polski sv: Svenska
bg: Български el: Ελληνικά gl: Galego lb: Lëtzebuergësch pt: Português sw: Kiswahili
bn: Bengali en: English he: עברית lt: Lietuviškai rm: Rumantsch te: Telugu
br: Brezhoneg es: Español hi: हिन्दी lv: Latviešu ro: Română th: ไทย
bs: Bosanski et: Eesti hr: Hrvatska mg: Malagasy ru: Русский tl: Tagalog
ca: Català eu: Euskara hu: Magyar mt: Malti sb: Serbski tr: Türkçe
cs: Česky fa: فارسى id: Indonesia nl: Nederlands sk: Slovenčina uk: Українська
cv: Чăваш fi: Suomi is: Íslenska no: Norsk sl: Slovenščina vi: Tiếng Việt
wa: Walon zh: 汉语
nigra = tradukenda     ruĝa = baldaŭ aperota    blua = tradukita

Rimarkoj por la tradukantoj/kontrollegantoj : 

-   bonvolu kontakti nin antaŭ ol traduki 
-  Bonvolu traduki ĉion de [Komenco] ĝis [Fino]

 

KOMENCO

Ĉirkaŭ [xxxx vialandanoj] (francoj, poloj – faru elekton laŭ la propra lando - konsultu la laŭlandan liston de la aliĝintoj por UK-2010) troviĝos [-is] inter milo da personoj el kelkdek landoj de la mondo, kiuj inter 17-24-a de julio 2010 partoprenos [-is] la 95-an Universalan Kongreson de Esperanto en Havano, Kubo. Interkompreniĝante sen interpretistoj, sur egala lingva bazo ili i.a. traktos [-is] nunjare la temon „Interproksimigo de kulturoj”.

Esperanto, pli ol 120-jara planlingvo parolata tra la tuta mondo estas facile kaj plezure lernebla. Tiu sukcesa lingvo havas nun jam pli ol 50 milionojn da paghoj en interreto (google.com) kaj 30 mil titolojn da libroj  ( http://biblbut.wordpress.com/pri-la-biblioteko) . Ĉiujare la UK okazas en alia lando [Opcio: Vialando xx-foje gastigis la kongreson (konsultu la liston de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-ojn), la lastan fojon 19xx/20xx. Tiam xxxx-E-parolantoj partoprenis la kongreson en [nomo de la urbo].

Kontakto:

VIALANDAASOCIO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TEL, FAKSO, RETPOŜTO

Aldonaj informoj pri Esperanto:

http://RETEJO DE VIA LANDA ASOCIO,

[OPCIE

elektu VIAN NACILINGVAN VERSION de GHISDATE el

http://www.uea.org/informado/ghisdate/index.html

VIA NOMO, ADRESO, TELEFONO

FINO


ALIA MODELO

KOMENCO

S-ro/s-ino X el urbo Y vojaghos de (dato) ghis (dato) al Kubo por tie partopreni kun milo da aliaj Esperanto-parolantoj en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto (17-a ghis 24-a de julio 2010). Li/shi antaughojas renkontighi kun dekoj da bonaj konatoj, kun kiuj li/shi kontaktighis en Esperanto-renkontighoj, ekde kiam li/shi eklernis la lingvon en (jaro). El [Vialando] partoprenos entute ch. ... homoj - entute ghis nun alighis pli ol 950 homoj el 59 landoj, de Argentino tra Hinda Unio ghis Vjetnamio.

La lingvo Esperanto, kiun X parolas, estas planita internacia lingvo, kies bazon Ludoviko Zamenhof publikigis en 1887 en Varsovio. Ghi estas rapide lernebla - kutime tri semajnfinoj sufichas por povi havi interesajn interparolojn en internaciaj renkontighoj. Hodiau en proksimume 120 landoj de la mondo loghas homoj, kiuj uzas Esperanton por siaj internaciaj kontaktoj.

La registaro de Chinio publikigas siajn informojn chiutage en Esperanto, la papo ekde 1993 benas la kristanan kredantaron dum pasko kaj kristnasko en Esperanto kaj nuntempe la brazila parlamento traktas proponon oferti Esperanton en brazilaj lernejoj. Ĉiujare aperas ĉ. 120 Esperanto-libroj kaj milionoj da interretaj paghoj ekzistas en Esperanto. La Esperanto-Vikipedio [Wikipedia] enhavas pli ol 130.000 artikolojn.

La kongreso en Havano, Kubo, chi-jare traktos la temon "Interproksimigho de kulturoj" - temo, kiu certe restas aktuala por chiu homo, kiu per Esperanto facile havas kontakton al dekoj da landoj. Krom la traktado de la cheftemo okazos kunsidoj de la diversaj organoj de la Universala Esperanto-Asocio kaj de diversaj fakaj asocioj kiel tiu de jhurnalistoj [chu fakte? Se ne, iu alia, konkreta.].

En la kadra programo trovighas interalie koncertoj, kongresa balo kaj ekskursoj tra la urbo Havano kaj en la chirkauajhon. Aparte elstaras vizito de la mondfama kabaredo "Tropicana" kaj ekskurso sur la spuroj de la verkisto Ernest Hemingway, kiu vivis longe en Kubo.

Fonto por finprepari la artikolon: Listo de alighintoj (por nombroj kaj landoj) http://uea.org/kongresoj/alighintoj.php?land=jes 

FINO