www.gazetaro.org


SUGESTATA TEKSTO 2016

 

1 Serĉu RET-ADRESOJN de ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, retpaĝoj kaj sociaj retoj de via regiono.

En google, tajpu "ĵurnalo", "televido", aŭ "radio" (en via nacia lingvo) kaj la nomon de via urbo aŭ regiono. En la retejoj de tiuj medioj vi trovos la retadresojn kaj telefonnumerojn por kontakti ilin. Estas grave adresi la mesaĝon al specifa persono en la redakcio.

2 Adaptu la suban tekston al lokaj cirkonstancoj, kaj sendu ĝin al la medioj de via regiono, antaŭ via vojaĝo   Sugesto; kunportu ekzempleron de ĵurnalo(j) de via regiono.  En la UK faru bonan fotojn kie vi, aŭ grupeto de via regiono aŭ lando, montras la ekzempleron de tiu ĵurnalo, kaj videblas multaj partoprenantoj kaj iu panelo, afiŝo pri la '101-a UK', sed ĉefe, kie bone videblas la vorto 'Esperanto'.   Post via reveno, sendu tiun foton kun la teksto al tiu redakcio.

3 Resendu la tekston post via vojaĝo (ĝustigu la verbojn al la pasinta tempo).  Se vi volas agi plej efike, krom sendi artikolon, vi povas ankaŭ aranĝi prelegon en via klubo, en via nacia lingvo pri la kongreso.  Tio estus loka fakto, kiu certe interesos al redakcioj. Fotoj povas igi vian raporton eĉ pli interesa, krom viaj propraj, en ĉe https://www.facebook.com/groups/UniversalaKongreso2016/  estas centoj da aliaj interesaj fotoj.  

Tradukoj 

af: Afrikaans cy: Cymraeg fy: Frysk ko: 한 글 pt: Português sw: Kiswahili
al: shqiptar da: Dansk ga: Gaeilge lb: Lëtzebuergësch rm: Rumantsch te: Telugu
ar: العربية de: Deutsch gl: Galego lt: Lietuviškai ro: Română th: ไทย
be: Беларуская el: Ελληνικά he: עברית lv: Latviešu ru: Русский tl: Tagalog
bg: Български en: English hi: हिन्दी mg: Malagasy sb: Serbski tr: Türkçe
bn: Bengali es: Español hr: Hrvatska mt: Malti sk: Slovenčina uk: Українська
br: Brezhoneg et: Eesti hu: Magyar nl: Nederlands sl: Slovenščina vi: Tiếng Việt
bs: Bosanski eu: Euskara id: Indonesia no: Norsk wa: Walon zh: 汉语
ca: Català fa: فارسى is: Íslenska oc: Occitan sq: Gjuha shqipe  
cs: Česky fi: Suomi it: Italiano os: Ирон sr: Srpski konfirmitaj
cv: Чăваш fr: Français ja: 日本語 pl: Polski sv: Svenska lingvoj

Se la sugestata teksto ankoraŭ ne pretas en via lingvo.  Elŝutu la dosieron teksto2016.doc kaj traduku ĝin, sed nepre kontaktu cid.emilio(ĉe)gmail.com antaŭ ol ektraduki por eviti duoblan laboron.

Legu ankaŭ nian Konsilaron pri Informado