La suba teksto estas sugesto nepre adaptebla al lokaj cirkonstancoj. Modifu, resumu, aŭ riĉigu ĝin laŭ via neceso, kaj sendu ĝin al la gazetaro de via regiono.

 

 

Estimata redaktoro <NOMO_DE_LA_REDAKTORO>

 

<NIA-URBANO> debatos kun diverslandaj delegitoj en Slovakio pri socia justeco kaj lingva justeco!

 

 

<NOMO> el <NIA-URBO> partoprenos ĉi-jare internacian kongreson kun pli ol 1.176 personoj el 59  landoj (1) en kiu <ŜI/LI> ne bezonos interpretistojn. <NIA-URBANO> iros al la slovakia urbo Nitro, kie okazos la 101a Universala Kongreso de Esperanto (UK) de la 23a ĝis 30a de julio 2016.

 

 

Temo de la kongreso

 

La temo de tiu plej signifa internacia kongreso de popoloj, okazanta tute en Esperanto, ĉiujare en alia lando, estas: "Socia justeco — lingva justeco". Dum unu semajno <NIA-URBANO> debatos pri tiu temo. "Estos certe tre interese esplori solvojn por la sociaj kaj lingvaj maljustecoj de la homaro, kun reprezentantoj de tiom da popoloj, sen komunikaj malfacilaĵoj, kaj diskuti pri tiom da malsamaj proponoj, opinioj koncerne tiun tre aktualan kaj urĝe solvendan problemon" -     <ŜI/LI> diras.

 

 

 

Kio estas Esperanto

 

La 129-jara internacia lingvo, Esperanto, estas parolata en pli ol 120 landoj kaj estas uzata por la interpopola komunikado. Ĝi estas etne neŭtrala, kaj neligita al imperiismaj, ekonomiaj aŭ politikaj interesoj. Krome, pro sia facileco kaj reguleco gramatika, post rapida lernado ĝi malfermas la pordojn de la mondo ankaŭ al lingve malpli talentaj personoj.

 

Lingvoj malaperas

 

Laŭ Unesko duono el la pli ol 6.000 lingvoj de la mondo malperos ĝis la fino de ĉi tiu jarcento (2).

 

 

Kial tio estas problemo

 

Krom la socia maljusteco, kiu okazas kiam ies gepatra lingvo estas malrespektata, necesas konscii pri la fakto, ke biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, interkonektitaj kaj unu de la alia dependantaj. El perdo de lingva diverseco rezultas perdo de tradiciaj konoj esence necesaj por daŭripova biodiverseco, por la vivo. (Fina deklaro, 64a NRO-konferenco, Bonn, 2011 (3); kaj Terralingua (4) )

 

“Kiam lingvo mortas, ni perdas grandan intelektan riĉecon, kvazaŭ oni faligis bombon sur la muzeon Louvre.” (Ken Hale, usona lingvisto)



 

Kial Esperanto estas ebla solvo

 

La neŭtrala lingvo Esperanto estas vera protektilo por naciaj kulturoj kontraŭ la monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj, kiel hodiaŭ tio pli kaj pli evidentiĝas.

 

La esperantistoj volas neniun lingvon malaperigi, ili volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj kaj regu lingva justeco en la internacia komunikado. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj sistemoj, imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolaj homoj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, en paco inter la popoloj.

 

Unesko jam agnoskis Esperanton per du rezolucioj (1954 (5), 1985 (6)) kaj ĝi estos asociita en 2017 al la celebrado de la 100a datreveno de la forpaso de L.L.Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo, Esperanto. Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas en oficialaj rilatoj kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN)


 

Esperanto-tago

 

esperanta - bilda versio - klaku por malfermi novan fenestron kun la bildo. Por pdf, Facebook-grandeco vidu sub la bildo
Cetere, la 26-an de julio, la partoprenantoj de la kongreso kaj esperanto-parolantoj en la tuta mondo festos la Esperanto-tagon, en kiu antaŭ 129 jaroj aperis la unua lernolibro de la internacia lingvo. Ĉi tiu datreveno substrekas la kernan valoron de la Esperanto-movado: la strebadon por lingva justeco en la mondo (7).

 

Faktoj pri Esperanto

 

Esperanto estas vivanta lingvo, pli ol 212.000 homoj lernas ĝin per la retejo “Lernu” (8), 422.000 per “Duolingo” (9) kaj aliaj miloj per ĉeestaj kursoj en la tuta mondo.

 

Ĝi estas lingvo kun riĉa kulturo. La reta enciklopedio Vikipedio (10), enhavas aktuale 229.000 artikolojn en Esperanto, kaj estas en la dua plej grava grupo de lingvoj, kiuj havas pli ol centmil artikolojn. La Aŭstria Nacia Biblioteko (11) havas pli ol 35.000 titolojn da libroj, tradukitajn aŭ originale verkitajn en Esperanto. En la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, Svislando, la arkivejo CDELI (12) posedas pli ol 30.000 librojn kaj diversajn periodaĵojn en kaj pri Esperanto kaj interlingvistiko. La katalogo de Universala Esperanto-Asocio (13) havas preskaŭ 7.000 librojn (kaj diskojn, videojn, ktp) por vendado.

Pluraj radiostacioj (retaj aŭ perondaj) kaj televidkanaloj dissendas en Esperanto (14). Esperantistoj daŭre kreskigas viglan merkaton de esperanta muziko (15).



 

Kontaktoj


 

<NOMO>

<adreso>

<Tel. ... >

[Prefere poŝtelefono - almenaŭ aldone, ĉar pli ofte atingebla]

<Retpoŝta adreso>

<retejo de landa, landera-regiona, aŭ urba asocio>

 

Referencoj:  

www.gazetaro.org/2016/referencoj.htm

 

SVENSKAR DEBATTERAR SOCIAL OCH SPRÅKLIG RÄTTVISA I VÄRLDEN

 

Mer än 1200 personer från nästan 60 länder deltar i årets esperantovärldskongress – en kongress helt utan tolkar. Kongressen äger rum 23 – 30 juli i den slovakiska staden Nitra, en mellanstor stad öster om Slovakiens huvudstad Bratislava, och det är den etthundraförsta världskongressen sedan 1905.

 

 

 

 

Årets kongresstema är ”Social rättvisa – språklig rättvisa”. Under en vecka kommer över tusen deltagare från 59 länder, varav drygt ett dussin svenskar, att diskutera dessa alltmer brännande frågor, och alla kommer att använda sig av ett och samma språk, det neutrala esperanto, som alltsedan 1887, då det först publicerades, har utvecklats till ett världsspråk. ”Världsspråk?!” Ja, överallt i världen finns det människor som behärskar esperanto.

 

Vissa av dem använder språket även hemma (det gäller ”internationella familjer”, där mamma och pappa träffats i ett esperantosammanhang). Länge har i synnerhet engelska haft en privilegierad roll i kraft av sina erövringar runt om i olika världsdelar.

 

 Svenskar har ofta uppfattningen att engelska är lättare än andra språk, och det kan möjligen gälla för oss, men för dem som har en annan språklig bakgrund är det inte alls så. Fråga en kines! Esperanto värnar alla språk och kulturer, och i dagens krympande värld blir esperanto därför en alltmer trängande nödvändighet. 

 

 


 

 tradukita kaj adaptita de Folke Wedlin