Brazila prezidanto favoras Esperanton


la prezidantoj de BRBĈ -  Brazilo, Rusio, Ĉinio kaj Barato  


Tradukoj 

af: Afrikaans cy: Cymraeg fr: Français it: Italiano oc: Occitan sq: Gjuha shqipe
ar: العربية
da: Dansk fy: Frysk ja: 日本語 os: Ирон sr: Srpski
be: Беларуская de: Deutsch ga: Gaeilge ko: 한 글 pl: Polski sv: Svenska
bg: Български el: Ελληνικά gl: Galego lb: Lëtzebuergësch pt: Português sw: Kiswahili
bn: Bengali en: English he: עברית lt: Lietuviškai rm: Rumantsch te: Telugu
br: Brezhoneg es: Español hi: हिन्दी lv: Latviešu ro: Română th: ไทย
bs: Bosanski et: Eesti hr: Hrvatska mg: Malagasy ru: Русский tl: Tagalog
ca: Català eu: Euskara hu: Magyar mt: Malti sb: Serbski tr: Türkçe
cs: Česky fa: فارسى id: Indonesia nl: Nederlands sk: Slovenčina uk: Українська
cv: Чăваш fi: Suomi is: Íslenska no: Norsk sl: Slovenščina vi: Tiếng Việt
wa: Walon zh: 汉语
nigra = tradukenda     ruĝa = baldaŭ aperota    blua = tradukita



Rimarkoj por la tradukantoj/kontrollegantoj :

-  Klaku ĉi tie kaj anoncu vin antaŭ ol traduki 
-  Bonvolu traduki ĉion de [Komenco] ĝis [Fino]

-  Bonvolu ne formatigi la tekston, sen resendu vian tradukon en ascii-kodo aŭ  kiel neformatigitan retmesaĝon al ni.
[Komenco]

 Brazila prezidanto favoras Esperanton

 Prezidanto de Brazilo, Lula da Silva komisiis al Cláudio Soares Rocha, la  Direktoro pri Historia Dokumentado esprimi al la prezidanto de la Universala  Esperanto Asocio UEA deziregon, ke iun tagon Esperanto estu akceptata kiel  komunika lingvo.

 Tiu deziro venis responde al la letero de la prezidanto de UEA direktita al  la  pintkonferenco de la BRBĈ-landoj: Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinujo (angle:  BRIC), okazinta la 16-an de junio en Jekaterinburgo por diskuti pri la monda  ekonomia krizo, kaj interalie pri lanĉo de nova valuta sistemo. Pri tiu  nova  valuta sistemo la prezidantoj de la BRIC-landoj ne atingis interkonsenton.

 D-ro Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA proponis en sia letero al la  menciitaj ŝtatprezidantoj, ke la kvar "promesplenajaj landoj por la
 estonteco"  laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn. La  internacia uzo de la angla - laŭ Probal Dasgupta - fortigas la poziciojn de  kelkaj privilegiitaj landoj.

 En la nomo de la brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva, Cláudio  Soares Rocha, la direktoro pri Historia Dokumentado dankis al Dasgupta pro  lia  zorgo pri la egaleco en internaciaj rilatoj kaj esprimis sian admiron pro la  klopodado, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas cele al la ĉiam  pli  granda disvastigo de Esperanto.

 Li skribis i.a.: “Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti  akceptita de plejparto de la nacioj, kiel lingvo adoptita por faciligi la
 komunikadon sen lingvaj privilegioj. […] ni konsentas pri la valoro de la  lingvo disvastigata de via asocio. [..]
 Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis  kiel  sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj  poste  la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de  plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen  lingvaj privilegioj”.

 La subteno de Brazilo certe estos tradukata al praktikaj agadoj en la  venontaj  monatoj en UN kaj en Unesko. La Universala Asocio de Esperanto-parolantoj  strebas, ke la favoraj rezolucioj jam proklamitaj de la Ĝenerala Konferenco  de Unesko iĝu multe pli konkretaj kaj, ke la instruado de Esperanto fariĝu  parto de la sindevigoj de la membro-ŝtatoj lige kun la nun lanĉata Jardeko  de  Lingvoj. La parolantoj de Esperanto vidas en ĝi esencan instrumenton por  certigi justecon sur la kampo de la internacia komunikado kaj lingvaj  rajtoj,
 www.linguistic-rights.org .



 Por via informo, jen la kompleta teksto de la letero, kiu aperis kiel  Gazetara
 Komuniko de UEA: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=337

 Al Probal Dasgupta,
 Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

 Prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de la  20-a de junio 2009 adresitan al li, por danki pro via zorgo pri la egaleco  en  internaciaj rilatoj, tiel en la financa kiel en la lingvaj aspektoj.

 Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj de la  tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de Esperanto,  lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la  interkompreno  kaj komprenemo inter la homoj.

 Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis  kiel  sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj  poste  la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de  plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen  lingvaj privilegioj.

 Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe  Unuiĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel  internacia lingvo. Sekve ni ne vidas necesa pridiskuti la aferon, ĉar ni  konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio.

 Sincere,

 Cláudio Soares Rocha
 Direktoro pri Historia Dokumentado


[Fino]


Retejoj de kontaktindaj ĵurnaloj

Originala respondo de Lula