www.gazetaro.org

 Serĉu RET-ADRESOJN de ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, retpaĝoj kaj sociaj retoj de via regiono.

En google, tajpu "ĵurnalo", "televido", aŭ "radio" (en via nacia lingvo) kaj la nomon de via urbo aŭ regiono.  En la retejoj de tiuj medioj vi trovos la retadresojn kaj telefonnumerojn por kontakti ilin.  Estas tre grave trovi la nomon de la redaktoro, por adresi la mesaĝon al specifa persono.  Se vi ne trovos tiujn informojn en la retejo, telefonu al la redakcio.

 

Ni sugestas ke vi sendu vian adaptitan tekston al la gazetaro tuj post la finiĝo de la UK.     Se vi loĝas en granda urbo, sendu artikolojn ankaŭ al la gazetaro de via kvartalo.   Sendu artikolojn  ankaŭ al ĉiuj viaj lingvanoj, esperantistoj kaj ne-esperantistoj, per retmesaĝo kaj per sociaj retoj, kiel Facebook, Ipernity, Twitter, G+, kaj similaj.   

 

Post kelkaj tagoj estus interese telefoni al la redaktoro por demandi ĉu la tekstoj bone alvenis,  kaj ĉu estas aldonaj demandoj pri la temo aŭ pri Esperanto. 

 


SUGESTATA TEKSTO 2014

Tradukoj 

af: Afrikaans cy: Cymraeg fr: Français it: Italiano oc: Occitan sq: Gjuha shqipe
ar: العربية
da: Dansk fy: Frysk ja: 日本語 os: Ирон sr: Srpski
be: Беларуская de: Deutsch ga: Gaeilge ko: 한 글 pl: Polski sv: Svenska
bg: Български el: Ελληνικά gl: Galego lb: Lëtzebuergësch pt: Português sw: Kiswahili
bn: Bengali en: English he: עברית lt: Lietuviškai rm: Rumantsch te: Telugu
br: Brezhoneg es: Español hi: हिन्दी lv: Latviešu ro: Română th: ไทย
bs: Bosanski et: Eesti hr: Hrvatska mg: Malagasy ru: Русский tl: Tagalog
ca: Català eu: Euskara hu: Magyar mt: Malti sb: Serbski tr: Türkçe
cs: Česky fa: فارسى id: Indonesia nl: Nederlands sk: Slovenčina uk: Українська
cv: Чăваш fi: Suomi is: Íslenska no: Norsk sl: Slovenščina vi: Tiếng Việt
wa: Walon zh: 汉语

 konfirmite

 

Se la teksto ankoraŭ ne pretas en via lingvo, ni petas vian kunlaboron por ĝin traduki.    Sed nepre kontaktu nin per cid.emilio(ĉe)gmail.com antaŭ ol ektraduki.

Adaptu la sugestatan tekston al tiu konkreta <NIA-URBANO>, kiu anstataŭ ŝablonaj frazoj rakontu kuriozaĵon el sia esperanta vivo, ekz. kiel ŝi aŭ li konatiĝis kun Esperanto, aŭ iun interesan travivaĵon. Ĉia mesaĝo enhavu ion aktualan aŭ ion, kio povus esti aktuala, kio igas la temon novaĵeca.   [Se neniu samlandano via iris al la UK (pri tio kontrolu tie: http://uea.org/kongresoj/alighintoj.php?land=jes ), tiam traduku la variantojn interkrampajn].

Traduku nur la tekston inter [KOMENCO]  kaj [FINO]

 

[KOMENCO]

<NIA-URBANO> debatis en Argentino pri daŭripova estonteco!

[Civitanoj el multaj landoj debatis en Argentino pri daŭripova estonteco!]

<NOMO> el <NIA-URBO> [Pli ol 700 personoj el 57 landoj] partoprenis ĉi-jare internacian kongreson kun pli ol 700 personoj el 57 landoj en kiu <ŜI/LI> ne bezonis interpretistojn. <NIA-URBANO> iris al [Ili kunvenis en] la argentina ĉefurbo Buenos Aires (en esperanto: 'Bonaero') kie okazis la 99a Universala Kongreso de Esperanto (UK) de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2014.

"Ni [Tiuj personoj] venis el 55 diversaj landoj, sed estis tre facile konatiĝi. Danke al Esperanto, ni ne bezonis interpretistojn. Mi [Ili] havas geamikojn en la tuta mondo kaj en 'Bonaero' mi [ili] revidis multajn el ili. Krome mi [ili] vizitis Argentinon kaj kontaktiĝis rekte kun argentinanoj per ĉi tiu lingvo kaj ne bezonis helpon de ĉiĉeronoj." diras <NOMO>

La 127-jara internacia lingvo, Esperanto, estas en fokuso de kreskanta intereso jam de multaj jaroj. La ĉefaj kialoj de tio estas ĝia etna neŭtraleco, neligiteco al imperiismaj, ekonomiaj aŭ politikaj interesoj. Krome, pro sia facileco kaj reguleco gramatika, post rapida lernado ĝi malfermas la pordojn de la mondo ankaŭ al lingve malpli talentaj personoj.

"Esperanto estas parolata en pli ol 120 landoj" - daŭrigas <NOMO> - "Ĝi ne havas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj, kiujn oni devus parkerigi. Esperanto ebligas kontaktojn, interagon de kulturoj alportante lingvan justecon en la interetnan komunikadon." Por <ŜI/LI> [ili]  unuavice gravas la praktika utilo de Esperanto. Ekzemple, "Pasporta Servo", la listo de Esperanto-parolantoj, kiuj gastigas aliajn Esperanto-parolantojn kun senpaga tranokteblo.

La temo de la 99a Universala Kongreso de Esperanto estas: "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco". Dum unu semajno <NIA-URBANO> [kongresanoj] debatis pri tiu temo, kio cetere bone adaptiĝas al la temo ankaŭ de la ĉi-jare finiĝanta UN-Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014). "Estis certe tre interese senpere diskuti la estontecon de nia homaro kun reprezentantoj de tiom da popoloj, kiuj povis alporti tiom da malsamaj proponoj, opinioj pri tiu tre aktuala kaj urĝe solvenda problemo. Fakte, Esperanto mem estas hodiaŭ la plej taŭga komunikilo subtenanta la pluekziston de ĉiuj nunaj lingvoj kaj kulturoj. Ĝia vasta uzo kiel ĉies dua lingvo ebligus krei veran tutmondan civitanaron kun respekto al ĉies identeco." asertas <NOMO>.

Cetere, la 26-an de julio, la partoprenantoj de la kongreso kaj esperanto-parolantoj en la tuta mondo festis la Esperanto-tagon, en kiu antaŭ 127 jaroj aperis la unua lernolibro de la internacia lingvo. Ĉi tiu datreveno substrekas la kernan valoron de la Esperanto-movado: la strebadon por lingva justeco en la mondo.

"Aldone, la programo ofertas kulturajn kaj turismajn aranĝojn" diras <NOMO>. <NIA-URBANO> [La kongresanoj]  aŭskultis ankaŭ la noktajn koncertojn diversstilajn: "Mi [Ili] ŝategas rok- kaj popmuzikon en Esperanto!" <ANTAŬ/POST> la kongreso, <NOMO> [multaj kongresanoj] intencas vojaĝi tra Sudameriko.

 

[FINO]

 

En via letero sendota al la amaskomunikiloj, aldonu enkondukon:

"Estimata redaktoro <NOMO_DE_LA_REDAKTORO>,

Ni informas vin pri vojaĝo de <NIA-URBANO> por debati en internacia kongreso en Argentino pri daŭripova estonteco."

 

Indiku pliajn informojn kaj kontakteblojn:

Pli da informoj (fakte nur por esperantoparolantoj) pri la kongreso kaj Universala Esperanto-Asocio:

http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html

  

- informojn de la menciita vojaĝonto (se ŝi/li tion permesas, kaj nur tion, kion ŝi/li permesas !  Neniel indiku la telefonnumeron, nek retadreson aŭ loĝadreson de kongresanoj per sociaj retejoj (FB, ktp.), nek per amase aŭ  retliste senditaj retmesaĝoj! Respektu ĉies privatecajn rajtojn, regulojn, dezirojn !) 

- Kontakt-detaloj de la informanto al la gazetaro : 

Via nomo, pozicio/ofico en via LA, loka grupo :

Via landa asocio

Ties stratadreso

Poŝtkodo  Urbo

Telefon-numero, fakso, retejo kaj retpoŝta adreso 

- Aldonaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.net  aŭ paĝo de <via landa asocio> 

- eventuale uzeblaj informejoj, tekstoj :

http://uea.org/informado/ghisdate/index.html  (sed tion oni devus kontroli pri aktualeco, daŭra taŭgeco, ktp)

Sendu ankaŭ la afiŝon pri Esperanto-tago en via lingvo disponebla ĉie tie

 

 


 

 

 

 

 

 

Aldonu ankaŭ la tekston de la REZOLUCIO DE LA 99-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO