La informkampanjo ĉirkaŭ UK daŭras




Finiĝis unu el la plej spektaklecaj eventoj en nia komunumo: la Universala Kongreso. Mirinda Kongreso, dum kiu sur la bazo de demokrata - egala por ĉiuj lingvoinstrumento - ni ne sole debatis kaj traktis seriozajn temojn. Ni ankaŭ amuziĝis kaj distris nin per abunda kultura programo riĉa i.a. je koncertoj kaj spektakloj. Multaj el ni renkontis siajn malnovajn geamikojn, multaj ligis novajn amikecojn.

Jen taŭga okazo por rakonti al la gazetaro de via regiono pri la travivaĵoj kaj spertoj dum la bjalistoka Universala Kongreso.

Jam en la antaŭkongresa periodo en diversaj landoj aperis interesaj artikoloj dank’ al la informa laboro de lokaj esperantistoj, kiuj inspiriĝis per la restarigita nunjare Gazetara Informkampanjo ĉirkaŭ Universala Kongreso de Esperanto. 

Nun vi havas la ŝancon fariĝi raportanto de informoj al la mondo.

Reveninte hejmen telefonu al via loka ĵurnalo, radiostacio aŭ televidprogramo. Rakontu pri via sperto el reala rendevuo pruvanta la vivantecon de la interkultura dialogo pere de Esperanto. Dividu viajn impresojn pri la eksterordinara rendevuo, dum kiu kun la sento de plena, reciproka lingva komforto vi povis alparoli ĉiun el pli ol 1850 personoj el 63 landoj de la mondo. Ne forgesu montri viajn fotojn.

Sube ni kopias modelan tekston, kiun vi povas traduki kaj uzi por richigi vian raporton.

Ni certas, ke via rakonto vekos intereson kaj oni volonte intervjuos vin pri UK kaj pri Esperanto. Tia kontakto kun loka ĵurnalisto ankaŭ estonte povas frukti per pliaj kontaktoj, kiam via klubo, grupo aŭ rondo aranĝos interesan prelegon, ekspozicion, gastigos eksterlandan esperantistan amikon.

Vizitu nian paĝon, vidu la jam aperintajn artikolojn, kaj informu nin pri viaj kontaktoj kaj sekvintaj artikoloj, intervjuoj ks.: http://www.gazetaro.co.nr/.

Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario, estrarano pri informado

Emilio Cid, respondeculo pri la informa gazetara UK kampanjo-2009



Postkongresa modela teksto de la Kampanjo
Kiu estas L.L. Zamenhof ?

   Dumil personoj el 63 landoj honoris ĉimonate en Bjalistoko (malgranda urbo en orienta Pollando) la 150-a naskiĝdaton de Lazar Ludwik Zamenhof.  Kiu li estas kaj kial tiom da homoj memoris pri li ? Tre multaj homoj ne konas lian nomon kaj ignoras ke Unesko proklamis lin unu el la grandaj personecoj de la mondo kaj ke pli ol mil monumentoj estas al li dediĉitaj en ĉiuj kontinentoj.

  Temas pri la pola kuracisto, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kies leksiko devenas de la ĉefaj lingvogrupoj (latina, ĝermana kaj slava) kaj kies gramatiko konsistas el nur 16 reguloj sen esceptoj. Pro sia neŭtraleco la internacia lingvo de Zamenhof favoras neniun etnan lingvon, eĉ defendas la egalecon de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj; ĝi ne kontraŭstaras la poziciojn de la angla, sed proponas novan kaj supernacian instrumenton por monda komunikado. 

   La originaleco de Esperanto konsistas el tio, ke ĝi disvastiĝis en la tuta mondo kaj fariĝis lingvo de jam granda internacia komunumo en cento da landoj, kiu komunikas en spirito de toleremo kaj amikeco. D-ro Zamenhof, konata ankaŭ kiel pioniro de la interreligia dialogo, ne imagis ke Esperanto post li akiros la vestojn de sendependa literatura lingvo,  ke en ĝi estos publikigitaj pluraj dekmiloj da libroj, inkluzive de tradukoj de klasikaj verkistoj (kiel Shakespeare, Dante kaj Cervantes) kaj de modernaj aŭtoroj (kiel Gunther Grass kaj Marquez).

   Unika fenomeno en internaciaj kongresoj: la dumil partoprenantoj en la  Bjalistoka kongreso interkompreniĝis nur en Esperanto, sen bezoni la kutimajn tradukistojn kaj interpretistojn. En tiu lingvo okazis ankaŭ universitataj sciencaj lekcioj kaj teatraĵoj. La dirita 94-a monda kongreso de Universala Esperanto Asocio havis lokon en la kadro de la Internacia Jaro de Akordigxo proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj.
 
Info: (aldoni retadreson de kompetenta E-asocio en via lando)

(verkita de Giancarlo Fighiera )



Antaŭkongresa modela teksto de la Kampanjo

Tradukoj 

af: Afrikaans cy: Cymraeg fr: Français it: Italiano oc: Occitan sq: Gjuha shqipe
ar: العربية
da: Dansk fy: Frysk ja: 日本語 os: Ирон sr: Srpski
be: Беларуская de: Deutsch ga: Gaeilge ko: 한 글 pl: Polski sv: Svenska
bg: Български el: Ελληνικά gl: Galego lb: Lëtzebuergësch pt: Português sw: Kiswahili
bn: Bengali en: English he: עברית lt: Lietuviškai rm: Rumantsch te: Telugu
br: Brezhoneg es: Español hi: हिन्दी lv: Latviešu ro: Română th: ไทย
bs: Bosanski et: Eesti hr: Hrvatska mg: Malagasy ru: Русский tl: Tagalog
ca: Català eu: Euskara hu: Magyar mt: Malti sb: Serbski tr: Türkçe
cs: Česky fa: فارسى id: Indonesia nl: Nederlands sk: Slovenčina uk: Українська
cv: Чăваш fi: Suomi is: Íslenska no: Norsk sl: Slovenščina vi: Tiếng Việt
wa: Walon zh: 汉语
nigra = tradukenda     ruĝa = baldaŭ aperota    blua = tradukita



Rimarkoj por la tradukantoj/kontrollegantoj :

-
-  Bonvolu traduki ĉion de [Komenco] ĝis [Fino]

-  Bonvolu ne formatigi la tekston, sen resendu vian tradukon en ascii-kodo aŭ  kiel neformatigitan retmesaĝon al ni.
[Komenco]

 
VIALANDA partopreno en monda kongreso pri internacia lingvo, la monda Esperanto-Kongreso en Bialystok, Pollando

La 94a Universala Kongreso de Esperantokunvenos fine de julio en la pola urbo Bialystok, kie antaŭ 150 jaroj naskiĝis la kreinto de la lingvo, d-ro L.L. Zamenhof, agnoskita de Unesko “unu el la  grandaj figuroj  de la homaro”.  La esperantista asembleo okazos ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de augusto 2009. Interkompreniĝo sen interpretisto, sur egala lingvo bazo, inter ĉirkau 2000 partoprenantoj el 60 landoj eblos - ankaŭ por VIAJLANDANOJ - dank' al Esperanto.

Ĉi tiu pli ol 120-jara planlingvo parolata en pli ol 100 landoj estas tre facile lernebla. Ĉiujare la Universala Kongreso okazas en alia lando. La kongreso nunjare diskutos la aktualecon de la mesagho, kiun enhavas Esperanto: “krei pacan ponton inter la popoloj”.


Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TEL, FAKSO, RETPOŜTO

Aldonaj informoj pri Esperanto: http://RETEJO DE VIA LANDA ASOCIO,
 
VIAJ ANTAUNOMO FAMILIONOMO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TEL, RETADRESO


[Fino]


Aliaj versioj

Forta VIALANDA partopreno en la monda Esperanto-Kongreso en Bjalistoko, Pollando

Gazetara Komuniko. Ĉirkaŭ XXX VIALANDANOJ estas atendataj por la 94a Universala Kongreso de Esperanto, kiu kunvenos fine de julio en la pola urbo Bialystok, kie antaŭ 150 jaroj naskiĝis la kreinto de la lingvo, d-ro L.L. Zamenhof, agnoskita de Unesko “unu el la  grandaj figuroj  de la homaro”.  La esperantista asembleo okazos ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de augusto 2009. Interkompreniĝo sen interpretisto, sur egala lingvo bazo, inter ĉirkau 2000 partoprenantoj el 60 landoj eblos - ankaŭ por VIAJLANDANOJ - dank' al Esperanto.

Ĉi tiu pli ol 120-jara planlingvo parolata en pli ol 100 landoj estas tre facile lernebla. Ĉiujare la Universala Kongreso okazas en alia lando. [Opcia: VIALANDO povis jam entute [XX]-foje bonvenigi la kongreson. La lastan fojon 19XX (200X0 - XXXX Esperanto-parolantoj partoprenis tiam en URBO.] La kongreso nunjare diskutos la aktualecon de la mesagho, kiun enhavas la   kreita de d-o Zamenhof Esperanto: “krei pacan ponton inter la popoloj”.

Senpaga represo

Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TEL, FAKSO, RETPOŜTO

Aldonaj informoj pri Esperanto: http://RETEJO DE VIA LANDA ASOCIO,

[OPCIE RETEJO DE VIA NACILINGVA GHISDATE VERSIO
[rimarko: kopiu adreson el http://www.gazetaro.co.nr/

 


VIAURBANO partoprenas Universalan Esperanto-Kongreson

1800 homoj el 60 landoj kaj VIAURBANO ne bezonas interpretiston.

Gazetara Komuniko. TT/MM/JJJJ. ANTAUNOMO FAMILIONOMO el VIAURBO veturos ĉi-jare al Bialystok en Pollando  por la 94-a Universala
Esperanto-Kongreso, okazonta  ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto  2009. "Ni venas el pli ol 60 diversaj landoj, sed ni tre facile interkompreniĝas. Dank' al Esperanto, ni ne bezonas interpretistojn," diras FAMILIONOMO. Jam de [NOMBRO DA] jaroj, FAMILIONOMO estas entuziasma esperantisto. "Mi havas amikojn tra la tuta mondo. En Bjalistoko mi revidos ilin," diras FAMILIONOMO.

Pli ol 120-jara planlingvo Esperanto renkontis kreskantan intereson dum la lastaj jaroj. Unu kialo estas la ĝia neutraleco fronte al la povo de la angla lingvo, sed antaŭ ĉio la eblecoj, kiujn la lingvo ofertas. "Esperanto estas parolata en chirkau 120 landoj," diras FAMILIONOMO. "Ĝi ne posedas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj, kiujn oni devas parkerigi." Por FAMILIONOMO unuavice gravas la praktika utilo de Esperanto. Ekzemple, ekzistas 'Pasporta Servo' – listo de Esperanto-parolantoj, kiuj gastigas aliajn Esperanto-geamikojn por senpaga tranokto."

FAMILIONOMO intencas ANTAŬ/POST la kongreso vojaĝi tra Pollando kaj Eŭropo (multaj najbaraj landoj). Dum unu semajno VIAURBANO debatos pri la aktualeco de la serva rolo de Esperanto en la kreado de pontoj inter la popoloj. "Aldone la programo ofertas kulturajn kaj turismajn aranĝojn," diras FAMILIONOMO. La VIAURBANO ankaŭ ĝuos la noktajn koncertojn: "Mi ŝategas rok- kaj popmuzikon en Esperanto."

Tiu ĉi komuniko povas esti senpage represata ankaŭ kun redakciaj ŝanĝoj.
Pli da informoj pri la kongreso kaj Universala Esperanto-Asocio:
http://www.uea.org;  http://www.uea.org/kongresoj/uk_2009.html

Senĝene vi povas ekkontakti ANTAUNOMO FAMILIONOMO kaj inviti por persona intervjuo: ANTAUNOMO FAMILIONOMO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TEL, RETADRESO

Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TEL, FAKSO,
RETPOŜTO, http://HEJMPAĜO DE VIA ASOCIO.

Aldonaj informoj pri Esperanto: RETEJO DE VIA NACILINGVA GHISDATE VERSIO [rimarko: kopiu adreson el http://www.gazetaro.co.nr ]

 

Interesaj menciindaj tekstoj

Rezolucio de 1954

Ĝenerala Konferenco de Unesko. Oka sesio. Montevideo (Urugvajo), 1954.
Rezolucio adoptita la 10an de decembro 1954, okaze de la dek-oka plena seanco.

IV.1.4.422 - La Ĝenerala Konferenco,
Diskutinte la raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la internacia peticio favora al Esperanto (8C/PRG/3),

IV.1.4.4221 - Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo ;

IV.1.4.4222 - Agnoskas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko ;

IV.1.4.4223 - Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj au superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo ;

IV.1.4.4224 - Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en edukado, scienco kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun la Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵoj.

 
 Rezolucio de 1985
 

Ĝenerala Konferenco de Unesko. Dudek-tria sesio. Sofio (Bulgario), 1985.
Rezolucio adoptita la 8an de novembro 1985, okaze de la tridek-sesa plena seanco.

11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno ;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj ;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado ;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.

 

La pola parlamento rezoluciis pri Esperanto

 

Barbara Pietrzak 2008-06-12 13:02

Hodiaŭ matene la pola sejmo (parlamento) unuanime per 397 voĉoj proklamis rezolucion, kiu omaĝas la 100-jariĝon de UEA.

Jen kiel informis la interreta portalo Onet.pl:

La pola parlamento omaĝis la 100-an datrevenon de la kreiĝo de UEA. “Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco” substrekis deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.

En la datreveno de la kreiĝo de Universala Esperanto Asocio la Pola Parlamento emfazis la “rekonvortojn al la daŭrigantoj de la verko de d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu – kiel estas vortumite en la rezolucio – “kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”.

“La pola parlamento, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la Nobel-premio pri paco”.

Esperanto estas internacia helplingvo, kreita de Ludoviko Zamenhof en la 1887-a jaro. La kreinto nomis ĝin komence simple “lingvo internacia”. La signo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo, kiu troviĝas ankaŭ sur la E-flago.

 
 __________
... La plej elstaraj eventoj tiurilate estis la aprila simpozio pri lingvaj homaj rajtoj ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo kaj la decembra lanĉo de la Zamenhof-jaro en la ĉefsidejo de Unesko en Parizo. Ĉe la ĉefaj oficejoj de UN kaj Unesko deĵoras nun aktivaj kaj entuziasmaj reprezentantoj de la Asocio. ...

UEA ATENTIGIS UN PRI LINGVAJ RAJTOJ

Universala Esperanto-Asocio, kiu ĵus reprezentiĝis en la Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, estis invitita prezenti al la Konsilio deklaron pri sia starpunkto en afero, kiun ĝi trovas grava. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn ankaŭ al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj kun la monda organizaĵo. La aktuala deklaro de UEA temas pri lingvaj homaj rajtoj kaj estis submetita al la 9-a sesio de la Homrajta Konsilio en Ĝenevo (8-26 septembro) en la angla, franca kaj hispana lingvoj. Ĉi-sube sekvas ĝia Esperanta versio.

La starpunkto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri lingvaj rajtoj

Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiuj ĉi rajtoj devas esti protektataj precipe por malgrandaj grupoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj.

La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo; ĝi estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante ilian gepatran lingvon kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), iliaj ĝeneralaj lern-atingoj estas pli bonaj. Krome, ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ili estas instruataj en la gepatra lingvo nur unu aŭ du jarojn kaj ili poste devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, ili povas komence sukcesi relative bone, sed proksimume ekde la kvara lernojaro ilia progreso ekmalrapidiĝas kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.

Ankaŭ gravas, ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, t.e.

1. la gepatran lingvon,

2. la regionan lingvon, se ĝi estas malsama,

3. la nacian lingvon, se malsama ol la du unuaj,

4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio – nome Esperanto.

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas unu neŭtralan, komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas ege specifa. La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj igante la komunikadon pli facila kaj pli justa. Uzo de komuna lingvo evitigas situacion, en kiu homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj. Ni dezirus ke Unuiĝintaj Nacioj pripensu tion ĉi koncerne siajn proprajn kunvenojn. La diferenco estas tre evidenta, kiam oni aŭdas delegitojn, kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu ĉi estas ĉu la dua ĉu la tria lingvo. Kiam ekparolas iu uzanta sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas frapa - kion tiu ĉi diras, havas multe pli da pezo kaj allogas la atenton multe pli ol parolanto uzanta fremdan lingvon.

Referenco: Deklaro pri rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo, rezolucio 47/135, je la 18-a de decembro 1992. http://www.unhchr.ch/html/menu3/b/d_minori.htm

 

<< reveni