www.gazetaro.org

Raporto pri la Kongresa Ago-tago en Bonaero

 

spektu filmetan raporton

 

Jam de kelkaj jaroj UEA organizas la Gazetaran Kampanjon pri la Universala Kongreso -KUKO - www.gazetaro.org , kies celo estas disponigi informojn kaj instruojn por helpi esperantistojn senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, sociaj retoj kaj blogoj de siaj regionoj. 

La kampanjo profitas la eblecon, ke nia kongreso povas esti interesa al la loka gazetaro pro la fakto, ke iu sam-landano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie centoj da homoj el dekoj da landoj diskutos gravajn temojn, sen bezono de interpretado, en unu sola lingvo, komprenata de ĉiuj. 

Ĉijare, gvidis la kampanjon Brian Barker, Emilio Cid, Renato Corsetti kaj la estrarano Stefano Keller.

Dum nia kampanjo, ni ankaŭ proponis al la partoprenantoj de la kongreso kaj al la esperantistoj en la tuta mondo festi la 26-an de julio, la Esperanto-tagon.   

 

 

Kapti la atenton de la gazetaro ne estas facila tasko, nek facile estas kapti la atenton de la esperantistoj.  Pro tio ni disvastigis KUKO-n per retlistoj, facebook, youtube, Kongresa Voĉo kaj rektaj mesaĝoj al kongresanoj senditaj de la Centra Oficejo.  Malgraŭ la malgranda partopreno de esperantistoj, multaj el tiuj, kiuj partoprenis la kampanjojn, estis sukcesaj, kaj ĉe nia paĝo videblas kelkajn aperintajn artikolojn el pluraj partoj de la mondo. 

Dum la kongreso la prezidanto Mark Fettes, gvidis UEA–seminarion pri konsciigo, kaj unu el ĝiaj grupoj debatis pri la informaj agadoj ĉirkaŭ la UK.  La ĝenerala opinio de tiu debatgrupo estis, ke niaj kongresoj devas iel malfermiĝi al la ekstera publiko.   

Ni debatis pri la manieroj okazigi kongresan ago-tagon, profitante la grandan nombron da esperantistoj por surstrate informi pri esperanto kaj inviti al prelego, koncerto, aŭ fulma kurso en la kongresejo, aŭ en alia loko, eĉ surstrate mem.   

 

 

Franca esperantistino Madeleine Nicolai montris al ni artikolon pri sia partopreno en la UK, kiun ŝi sukcesis aperigi en ĵurnalo de sia urbo. 

La estrarano Stefan MacGill proponis aranĝi kultur-lingvan festivalon dum la UK, kie ni povos aranĝi budon surstrate pri esperanto.

 Claude Nourmont informis ke eble en Lille oni faros "tuj-eventon" por kapti la atenton de la publiko al esperanto (flashmob en la angla). 

Loka aktivulo Federico Escamilla proponis ke dum tiuj agadoj la esperantistoj uzu verdajn ĉemizojn aŭ dorso-sakojn.   Meksika kongresano proponis e-kursojn al lokaj urbaj aŭtoritatuloj, por ke ili povu saluti kaj partopreni la kongreson. 

 

 

 

Merkredon dum la plejmulto el la kongresanoj ekskursis, grupo de 20 homoj renkontiĝis ĉe la kongresejo por fari la kongresan ago-tagon.  Sub la gvido de la LKK prezidanto, Jorge Cabrera, ni iris al proksima loko, nome Calle Florida.  Bedaŭrinde la loko estis ne tre taŭga por tiu agado, ĉar temas pri urbo centro, kie la homoj estis tre okupataj kaj pluraj vendistoj kri-reklamadas siajn varojn, mon-ŝanĝon, manĝaĵojn, ekskursojn.   

Por la venonta kongreso ni preferinde iru al loko, kie la lokanoj promenas kaj distriĝas, kaj tiel ili estos pli trankvilaj kaj ricevemaj al nia propono. 

Tamen ankaŭ pro tio, ke la stratoj estis plenplenaj je homoj, nia grandeta grupo kun du esperantaj flagoj kaj kelkaj esperantaj vestoj sukcesis kapti la atenton de ne malmultaj homoj.  La usona esperantisto Neil Blonstein per sia gitaro kaj kanzonoj multe helpis la grupon kapti la atenton kaj simpatiemon de la pasantoj. 

 

 

 

 

Juna loka aktivulino Stephanie Cabovianco intervjuis kelkajn homojn en la hispana por kapti iliajn opiniojn pri  Esperanto.  La plejmulto jam aŭdis pri  Esperanto, sed ne bone sciis, kio ĝi estas.  Demandite, junulino tikle respondis ke ŝi lernus ĝin, se ŝi trovus utilecon por la lingvo. Alia sinjoro kredis ke Esperanto estas antikva lingvo, parolata de Jesuo. 

Profiti la kongreson ne nur por debati, sed ankaŭ por disvastigi  Esperanton estis ankaŭ la celo de la junuloj dum la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en Fortalezo.  La kongresanoj partoprenis lokan artan festivalon kaj disdonis centojn da libretoj "Malkovru Esperanton" al la lokanoj. 

Ni invitas nian karan leganton viziti nian paĝon www.gazetaro.org, konatiĝi kun nia kampanjo, kaj espereble partopreni ĝin en la okazo de la venontaj kongresoj.

 

 

 

 

   
   

 

 

 

 

 Ekzemplo de e-sako el Meksiko

  Madeleine Nicolai kaj artikolo en jhurnalo de sia vilagho