KAMPANJO POR INFORMI PRI ESPERANTO EN LA JUNULARA FESTIVALO POLANDROCK 2018

UEA kaj la Europa Komisiono de UEA petas vian helpon:

Helpu nin kolekti € 4 500 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2018, dum la junulara festivalo Polandrock.

Al ĉiuj 2 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de € 4500, almenaŭ.
(Pasintjare: Ĉiu donaco al tiu ĉi evento estas duobligata de UEA, ĝis la sumo de € 2 000, tiel ke organizantoj ricevas entute la sumon de € 4 000.)

Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por Polandrock". https://uea.org/alighoj/donacoj

Polandrock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj inter la 2-a kaj 4-a de aŭgusto 2018.

 

 

Vidu la fotojn de la antaŭpasintjara evento

En la pasinta jaro ĉirkaŭ 600 mil junuloj venis al la festivalo Woodstock en Kostrzyn ĉe pola-germana landlimo. Dank’ al Centro de Interkultura Edukado (CEM) sub gvido de Halina Komar en Nowy Sącz okazis grandega, efika reklamo de Esperanto dum la monda Festivalo Woodstock 2016 kaj ni volas ripeti tion en  aŭgusto 2018.

 

fotoj de Andreo Sochacki, Stano Marcxek kaj Lidia Komar

 

 MULTKULTURA VILAĜO ESPERANTO 2017


Aŭguste 2017a jaro, estis realigita la duan fojon MULTKULTURA VILAĜO ESPERANTO dum la granda, fama Festivalo Woodstock ĉe pola/germana landlimo. Inicianto de ĝi kaj Koordinanto estas CEM – Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz. La projekton monsubtenis UEA kaj bonkoruloj, kiuj komprenis la unikecon de ĉi tiu projekto, direktita al neimagebla amaso de junularo: ideema, entuzjasma, kiu jam 23 foje ĉeestis la Festivalon, alvokita de ĝia Organizanto per la vortoj: AMO – AMIKECO – MUZIKO.
Rimarku la ordon de la vortoj – la Festivalo, kvankam muzika kaj sukcese bonveniganta la plej famajn muzikensemblojn el la mondo, tamen prioritatas humanajn ecojn, kiel necesa aldono al la Festivala etoso kaj ĝia programaro.

Similan aranĝon vi nenie trovos: centoj da miloj je gejunularo festas tie dum kelkaj someraj tagoj la kontakton kun rokmuziko, sed – tre grave – ankaux ricevas oferton de interesa viva vojo , montrita/proponita al ili je centoj de NRO-organizoj (agantaj por publika bono, senprofitaj) kaj alvenantaj tie moralaj aŭtoritatoj.
La Festivalon iniciatis kaj plu organizas Jurek Owsiak, kiu estas amata de junulara amaso, kiu aŭskultas liajn vortojn kaj obeas konsilojn kaj direktilojn. Kial ?
Jurek Owsiak parolas al junuloj per ilia vortumo, estas fidinda homo amanta junularan amason, kaj ĉiuj tion vidas, sentas, kredas! Kaj liaj celoj estas honestaj, idearo facile esprimebla kaj por ili komprenebla kiel humanaj idealoj…


Oni oferas al la festivalaj gastoj:
• Senpagan aranĝon 3-4 tage ĉiujare,
• Koncertojn de mondfamajn muzikensemblojn
• Realigeblecon diversajn interesojn kaj hobiojn en zono de Akademio de Belegaj Artoj
• Ekkonon/interparolon kun famaj homoj, diverskampaj autoritatoj,
• Veran festadon de ĝojo, regantan tie amikecon, toleremon, amuziĝon (eĉ abstraktan), liberan volon fari ion ajn – nur obeante la festivalan regularon.
Regas tie juneco, gaja etoso, libereco inter amasego de gejunularo!

Ne ekzistas simila loko ie ajn, kaj oni ne povus trovi pli ideeman publikon/socion por la estonta esperantistaro. Nia movado ,srumpas de tempo, kiam ĝi komencis iĝi pli komerca ol ideeca. Fakte la mono estas necesa por vivigi la movadon, sed ofte tio okazas koste je perdoj de idearo.
La unika evento „Woodstock” tamen montras, kiom ankoraŭ multe ekzistas junaj homoj, kiuj serĉas la bonajn ekzemplojn por sia vojo al matureco.

Sur mirinda festivala spaco – oni povus trovi la lokon por ĉiuj interesoj de plej diversaj homoj, je ĉiu aĝo, stato, fako, vivnivelo, religio, socia engaĝiĝo. Speciale la loko taŭgas al junularo, kiu ne nur ŝatas muzikon, sed emas esti kune, libere amuziĝi, sed ankaŭ serĉas autoritatojn. Tial kelkmila amaso de junuloj, pretas sidi surtere dum multaj horoj por aŭskulti intervjuojn– unu post alia, duhoraj! Ekzemploj: la monaĥo – patro Paulo Giżynski, poste Generalo M. Różanski (demisiĝis pro honora kaŭzo), poste diskutinda verkistino Grochola. Tie parolis ankaŭ Prezidanto de urbo Słupsk, dr-o Robert Biedroń, kiun ni gastigis.


Samtempe oni okazadis kelkdekon de metiejoj same allogantaj la junularon: pri kreativeco, pri persona disvolviĝo, pri cerblaborado, pri presado 3D, pri homaj rajtoj, pri hipnozo, la unua helpo, instruado de gestolingvo, Amnesty International kaj multaj aliaj temoj…

Dume: nia 20 persona teamo de mateno ĝis vespero laboris por informi kaj reklami Esperanton. Pri Esperanto aŭdis eksterlandaj gastoj , vizitantaj nian „Vilaĝon” kun riĉe ekipita informa stando.
Per nia laboro ni eksciis kaj montras al aliaj – ekzistas tie la kampo por semi Esperanton! Rikolto povas esti abunda, ĉar Kursojn de Esperanto gvidatajn de Stano Marĉek 3 foje po tage allogis plenajn grupojn de entuzjasmuloj, kiuj dum 2-horaj lecionoj perlaboris po 6-7 lecionoj! Stano estis ŝokita pro la granda efikeco de tiaj lecionoj.
Tie ni serĉu la ontan esperantistaron.


Allogaj estis la prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado tra la mondo. La temo estis antaŭe planita de mi, kiel Kampanio por Pasporta Servo. Nia aganto Kamil, fervora vojaĝanto kiu malgraŭ juna aĝo jam vizitis pli ol 70 landojn, allogis eĉ dufoje po tage interesitoj pri veturado „preskaŭ sen mono”.

Aldone ni kolektis deklarojn por Junaj Amikoj de Esperanto kaj samtempe la subskriboj por Paca NOBEL-Premio al la Organizantoj de la Festivalo. La rezultoj estis – cent deklaroj de AE kaj pli ol 2 mil subskriboj por NOBEL – Premio. La gastojn en nian tendon kaj programon invitis kantante JOMO kaj knabinetoj E-Familio. Valoran helpon – specjale por eksterlandaj vizitantoj, donis reprezentanto de TEJO, Alessandro Bonfanti. Ili ambaŭ kun JOMO montris internaciecon de la lingvo, parolante kun la gastoj, ekintersigante ilin pri E-lernado.

Senlace laboris ĉe la stando kaj antaŭ la tendeja pordo, nia la plej maljuna teamano – Kazimierz Krzyżak, iniciatinto de nia ĉeesto tie. „Ćapoj el kapoj” forprenu antaŭ tiu ci 89-jaraĝa viro, kiu estas aŭtoro de la plej signifaj atingoj de pola esperantistaro dum la lastaj jaroj.
Oni devas substreki rolojn de la plej laboremaj viroj en nia Tendumejo: Andreo Sochacki kaj Michał Sidorowicz. Ili estis neanstatueblaj.

Ne kalkulebla estas valoro je kontribuo de Stano Marĉek, kiu kunportis imponan informan kaj edukan materialon kaj instruis po 6 horoj tage! Pri mastrumado okupiĝis Ata Kaczanowska kun helpo de junuloj zorgantaj pri aĉetado de manĝproduktoj kaj tagmanĝoj,

Tie , en la nekutima, plena da idealoj kaj juneca espero Festivalo Woodstock, troviĝas ĝuste loko por ĉies ideoj, kion mi priskribis pli frue.


Sumante la eventon – ĝi estis eĉ pli efika ol pasintjara, vizitis nin multe da gastoj k.lernantoj, sukcesis la ekspozicio „Zamenhof kaj lia kreaĵo” fone de Zamenhofa Jaro.
La aranĝo kvankam tre laboriga –sed valorega.

Raportis – Halina Komar