Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Polandrock 2020

UEA petas vian helpon:

Helpu nin kolekti 3 000 € por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2020, dum la junulara festivalo Polandrock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon.

Al ĉiuj 2 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke la organizantoj ricevos entute la sumon de € 3000, almenaŭ.

Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por Polandrock" https://uea.org/alighoj/donacoj

Polandrock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj en aŭgusto 2020.

 

 

 

Polandrock 2019

 

Transformado de Laborteamo por Multkultura Vilaĝo Esperanto dum POL’and’ROCK – atendado de novaj aktivuloj, freŝaj ideoj, novaj monfontoj…

Organizita jam la 25-an fojon la grandega Festivalo Woodstock/Pol’and’ Rock jam estas post ni! Neimagebla amaso da publiko (ĉirkaŭ 800 000 ĉeestantoj kaj dum la grandaj koncertoj – ĝis unu miliono!), kvankam pro malbona pluva vetero dum 2 antaŭaj tagoj, la vivo de la tuta Festivalego iomete malfruiĝis La plej granda ondo de ĉeestantoj venis tien jam dum suneto la 1-an de aŭgusto 2019.

 Kiel ĉiam, pri la fizikaj/teknikaj kondiĉoj ĉe la estiĝo de Multkultura Vi- laĝo Esperanto, zorgis la amikoj el Vroclavo: Michał Sidorowicz kaj Patryk Zadka La rolo de la Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz (CEM), Wrocław, estis batali (forte!) por kolekti la necesan monon tiu-cele kaj organizi la ĝustan Laborteamon, prepa- ri la necesan stokon de informiloj, flugfolioj kaj la lastaj broŝuroj… Atentigo: la lastan fojon ni povis eluzi la restantajn post nia 3-jara informado/varbado informajn materialojn, kun la broŝuro plej interesa por la publiko Odkryj Esperanto-Fascynujący język pollingve.

 Tial por la venonta jaro, krom la kostoj de instalado kaj poste laborplena restado tie – oni devas antaŭvidi ankaŭ eldonkostojn de informaj materialoj, entute elĉerpitaj…

Ni memoru, ke la plej granda grupo de gejunuloj (ĉ 500 000) venas el Pollando, ili ne konas Esperanton, do ni devas jam vintre prilabori kaj presi multajn informilojn en la pola lingvo Cer- te ni devas prepari kaj disdoni al miloj da partoprenantoj la flugfolietojn pri aplikeblo meti en poŝtelefonon la kurtan kurson gvidatan de Stano Marček dum la Festivalo.

 En 2019 la Multkultura Vilaĝo Esperanto situis rekte antaŭ la ĉefa enirejo de la sidejo de la Festivalaj Organizantoj – ASP (Akademio de Belegaj Artoj) Por rezervi tian prestiĝan lokon, la kolegoj el Vroclavo venis tien jam 2 tagojn pli frue Bedaŭrinde pluvis, la festivaleja spaco malrapide pleniĝis, kaj fakte la plej granda ondo de ĉeestantoj atingis la lokon jam kun grupo el CEM Nowy Sącz, la 31-an de julio Kaj ni estis plene mirigitaj pro la tieaj faktoj:

  • la Vilaĝo troviĝis en la plej bona loko sur la tereno de ASP,
  • ĝi estis jam preparita por inviti la festivalan junularon, bone meblita kun aparataro,
  • atendis nin bone ekipita kuirejo kun glaciŝranko, toastrako, fritilo/rostilo, servilo de akvo...
  • specialan, apartan tendon vroclavanoj preparis por ni kiel dormejon.

 Mankis tie nur akustika aparataro por prelegantoj kaj granda banderolo kun ŝildo de nia Vilaĝo, sed tion ni kunportis el Nowy Sącz!

Do, ĉi-jare ni sentis nin en nia tendumejo preskaŭ hejmece, povante gastigi en la Vilaĝo multe pli da interesatoj pri nia edukado kaj informaj servoj – gasteme, kore, sincere…

Kiom bonaj, valoraj estis/estas la junuloj el Vroclavo, se ili mem ĉion tiel bone aranĝis, transportis, preparis por niaj komunaj uzo kaj ĝuo… Kaj plej multe oni organizis tion preskaŭ senmone, luante la necesaĵojn per konatoj/ familianoj/kolegoj ks.

Ekde 2017 Universala Esperanto- Asocio subtenas, alvokas la mondonacojn kaj helpas financi la projekton de Multkultura Vilaĝo Esperanto. Mondonacojn bonvolu sendi al la Fondaĵo Konsciigo de UEA, kun komento «Polandrock» https://uea.org/alighoj/donacoj Vidu aldonajn fotojn kaj raportojn ĉe: http://www.gazetaro.org/ polandrock

   

 

En la Vilaĝo atendis nin Stano Marček kun Suzana Kornicka, kiu havis planitan koncerton en la urbo Kostrzyn ĉe Oder.

 Karaj Geamikoj, kiel estas skribite en la titolo de la artikolo, la movadaj decidantoj pri la sorto kaj prospero de Esperanto devas teni kaj flegi la projekton pri Granda Ideumado.

Tio eblas tiom grandskale nur dum la POL’and’ROCK-Festivalo Nenie eblas agi en tiom amasa junulara publiko, entuziasma kaj engaĝiĝema, kun karitataj emoj/konoj/scioj… Bonvolu ne perdi la ŝancon; ĉiuj scias, ke ni batalis pri la loko tie pli ol 8 jarojn, kaj atingis tion danke al Kazimiro Krzyżak, hodiaŭ jam 90-jara.

 La Estraro de UEA devus donaci iom da atento al la afero, kie pro la troa aĝo kaj malsano devis jam rezigni pri taskoj Kazimiro kaj Halina Komar.

 Oni devas pensi, kiu prenos iliajn taskojn? Ni eventuale povas serĉi la facilajn projektojn pri malgrandaj mondonacoj, kiuj povus helpi la vivtenon de la Vilaĝo Sed ni jam ne havas la forton por labori tie surloke La permeso de la Festivalaj Organizantoj estis direktita al nia Organizaĵo, CEM Tial, dum niaj kapoj ankoraŭ laboros, ni povos gvidi la oficistaran parton de la evento, sed pli bone estus, ke estu preparata jam alia solvo.

 Ni havas la taskon montri al vi la nunan situacion de la Laborteamo ĉe POL’and’ROCK:

La grupon ni kreis el esperantistoj en Nowy Sącz, Varsovio kaj Vroclavo: la ‘ŝlosilojn” ni disponigas por Ata (Małgorzata Kaczanowska), kiu fari- ĝos anstataŭ Halina Komar la „vilaĝa dommastrino” Aliaj homoj por gvidi la programon: Esperanto-kursoj – Stano Marček, diverstemaj prelegoj Kamil Dudkowski, servado kaj informado ĉe standoj Lidia Komar, Patrycja Barwińska, Eliza Gładyś, Suzana Kornicka, Ata (ankaŭ Five o’clock) Krom esperantistoj estas kun ni ĉ 4 amatoraj artistoj, ni traktas ilin kiel AdE (Amikojn de Esperanto) kun la espero, ke ĝis la somero ili ankaŭ iom lernos Esperanton Ili faras ĉion necesan en la Vilaĝo, aranĝas artajn renkontojn kun konataj ensembloj…

El Varsovio ni havas la tre entuziasmajn kaj laboremajn Kamil Getka kaj Maria Sułkowska Ili ankaŭ faras ĉion – deĵoras, fotas, informas, aĉetadas, ordigas…

Pri knaboj el Vroclavo ni jam skribis pli frue – sen ili ankaŭ la Vilaĝo ne povus ekzisti…

Tiamaniere ni montris teamon de tre valoraj homoj, kiuj pretas plu labori por la Multkultura Vilaĝo Esperanto.

 La nuna, nova Prezidanto de UEA Duncan Charters partoprenis la Festivalon la unuan jaron en festivala tendo en 2016 kun sia edzino Cecile Ni estis tie la unuan fojon, do ne havis spertojn pri aranĝado de festivalaj eventoj.

 Nune la Teamo estas jam forta, sed mankas vera gvidanto de la Projekto Ni kredas, ke „movadanaj decidantoj” trovos la ĝustan homon, al kiu ni povos transdoni nian ĝisnunan „mentoran protekton” por la Projekto…

 

Ni, komencintoj de la Granda Ideumado pri/por Esperanto en unu el la plej grandaj Festivaloj en Eŭropo, informas, ke venis jam la tempo por transdoni la stafetkuradon al pli junaj agantoj – prenu la bastoneton kaj kuru antaŭen, kuru ĝis la fina venko…

Ni helpos laŭ niaj ebloj kaj fortoj, de surloke Prosperon!

 

 

 

 


 

 

Polandrock 2018

 

ESPERANTO DE NOVE FLORIS dum la plej bela muzikfestivalo en la mondo: POLandROCK 2018 Inter la 1a ĝis la 4a de aŭgusto 2018, esperantista Laborteamo konstruis kaj vivigis Multkulturan Vilaĝon ESPERANTO ĉe grandega, fama mondfestivalo, kiu dum 23 jaroj havis nomon „HALTEJO WOODSTOCK”

Ĝi ŝanĝis la nomon al POLandROCK ĉi jare , antaŭ proksimiĝanta jubilea 25-jariĝo venontjara Organizantoj kaj ĉeestantoj planas, ke la Festivalo daŭros „ĝis la fino de la mondo kaj unu tagon pli…”Ĝi probable estas la sola tiom grava kaj granda Festivalo tute senpaga, ĉar organizita de karitata Fondaĵo kiel danko pro volontula laboro fare de centoj de miloj junaj homoj kaj eĉ infanoj en Pollando, Eŭropo kaj ĉe aliaj Kontinentoj

Celo de la agado – kolekti monon por hospitala aparataro , kaj jam oni sukcesas kolekti por tiu ĉi celo pli ol 100 milionojn PLZ ĉiu jare ( vintra Kampanio WOŚP) Danke al helpema, ideema junularo estis savitaj tro frue naskitaj infanoj, kun pezo malpli ol unu kilogramo, kun gravaj de naskaj malsanoj… Tial la Festivalo estas ne nur amuziĝo sed ankaŭ kunesto de tre valora junularo, entuzjasme kaj volontule laboranta vintre por noblaj, karitataj celoj… En Kostrzyn nad Odra, ĉe pola-germana landlimo, nur 100 km de Berlino, amuziĝas amike kaj gaje centoj da miloj junaj homoj laŭ festivala alvoko: Amikeco-Amo-Muziko.

 La nombro de la ĉeestantoj ĉi jare superis 700 000, kaj dum gravaj noktaj koncertoj – eĉ pli ol 800 000! Regas tie grandioza etoso – neimagebla ĝojo pro kunesto de tiom granda junulara homamaso Kiel antaŭe la Multkultura Vilaĝo ESPERANTO estis situita sur la tereno de ASP (Akademio de Belegaj Artoj) sed en malpli komforta loko pro la suda ekspozicio de la tendumejo dum la plej varmega somera periodo 2018

En programo furoris E-lecionoj de Stano Marĉek (po 3 horoj antaŭ k 3 horoj post tagmezo) kaj prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado/vagado tra la mondo

Novaĵo enkondukita ĉi jare estis la programo direktita al infanoj kun gepatroj – tio vivigis dum antaŭtagmezo la duan tendon, kiam antaŭ ĝi kaj interne, edukitaj por la fako knabinoj okupiĝis pri infanaro alvenanta al nia tendumejo

Mi bedaŭris, ke plej multaj infanoj estis tre malgrandaj, do oni povis nur ludi kun ili sen ebleco ion ajn instrui, sed la desegnaj konkursoj pri E-simboloj oni sukcesis okazigi; Tre alloga estis la nova programero integracia: „Five o’clock” kun interesaj diskutoj, allogantaj la plenan tendon de gastoj kun filozofiaj interesoj

Unu temo (pri ekzistado de nia mondo) ne povis finiĝi dum kelkaj horoj, ĉar diskutantoj revenis kun postuloj pri daŭrigo venontan tagon! Estis vere ĝoige kaj interese, ke ni atingis jam eĉ propran publikon de inteligentaj, diskutemaj homoj

  Nia „Vilaĝo”jam estas konata kaj traktata kiel agrabla, gastama loko Revenadas al ni la gastoj el pasintaj jaroj aŭ – kiel dirite supre- por daŭrigi la diskuton, se rezultoj de ĝi ne estis sufiĉe satigaj, au por simple amike saluti… Tamen estis momentoj, kiam ni ne kapablis esprimi, kiu cele ni kolektis pli ol ducent deklaraciojn AdE en 2017 j., ĉar vizitis nin homoj kun tia demando, kiuj plenigis tion kaj neniu kontaktiĝis kun ili dum la tuta jaro…

Kial do ni ripetis la Kampanion, kaj de nove kolektis deklarsubskribojn, se poste neniu interesiĝas pri varbado de AdE- ulojn? La afero same stranga kiel la tuto kunligita kun Pasporta Servo – „Sizifa laboro”, perdita mono kaj ŝancoj por varbado…

Ni volis helpi sed neniu volis preni nian helpon kaj proponojn Nune mi vidas sencon en kunlaboro kun Duolingo, ĉar estis rimarkita ilia bona volo por teni la kontaktojnkun E-movado: surprize vizitis nin unu el pasintjaraj festivalaj lernantinoj de Stano, kiu per tio ekinteresiĝis pri Esperanto generale kaj poste finis la E- kurson per Duolingo

Imagu – ŝi montris en sia saĝtelefono la informon ricevitan de Duolingo-Administranto, ke dum POLandROCK Festivalo okazos la evento , al kiu oni invitas al Vilaĝo ESPERANTO… Tia devas esti modela uzo de rezultoj/produktoj de informaj k promociaj kampanioj

Feliĉe ni sukcesis prepari la ŝildon kaj logojn (gufojn) de Duolingo, sed bedaŭrinde ĝis nun ne alvenis la pakaĵo sendita el Usono kun reklamiloj Sed ni multe parolis dum integraciaj vesperoj kaj diskutis pri la lingva platformo kaj ĝia sukceso tra la mondo

Ni jam planas la Duolingo eventon prezenti (eble) dum ARKONES kaj KAEST, ĉar ni vidas tie la potencialon – intereson de homoj Valoron de nia Festivala agado konfirmas ankaŭ la subskribo de interkonsento pri kunlaboro de nia Centro kun kontraŭ rasizma kaj batalanta kun diskriminacio Organizaĵo NENIAM PLU, kiu invitis nin al kunlaboro kaj komunaj tutlandaj kampanioj

Longe kun ni parolis kaj ĉeestis la programon sinjorino Anna el Silezia Regiono, kiu proponas kaj pretas organizi en sia urbo kaj regiono por Esperantan agadon Ŝi estas ravita de idearo, de niaj laboro kaj faroj kaj volas engaĝiĝi en la movado kun ŝia patrino, iam lernanta Esperanton

Kompreneble ni postulis unue lerni la lingvon, kion ŝi promesis tuj komenci Laŭ mi – ŝi estas esperinda kaj esperiga kiel onta movadanino… La lastan fojon venis al la Festivalo Kazimierz Krzyzak – iniciatinto de nia ĉeesto tie

Li estas emeritigita Komodoro de Mararmeo, kiu post du monatoj finos 90 jarojn Li deĵuris ĉe la informa stando de mateno ĝis nokto Li volis doni al tiu ĉi celo la tutan sian forton kaj adiaŭi multajn homojn, kiuj venis kun li paroli

Laŭdinda estis lia signifo en tiu ĉi afero kaj mi postulas iun geston flanke de la UEA –estraro pro lia grava laboro por la E-movado Supre estis montritaj avantaĝoj de la ĉeesto Esperanto – Vilaĝo por la movado, sed ankaŭ ne uzitaj rezultoj de tia laboro

De jaro al jaro ni lernas tiean agadon, atingas spertojn, esploras bezonojn de festivalanoj kaj provas antaŭvidi iliajjn interesojn Dum 3- jara ekzisto de la Vilaĝo ĝi fortiĝis kaj saĝiĝis la teamo

Plu mankas la intereso kaj kunlaboro kun funkciuloj de junularaj organizaĵoj, sed feliĉe ni havas lokan junularan grupon, kiu – mi esperas – prenos la taskon el miaj manoj Raportis - Halina Komar

 

 

 

Multkultura Vilaĝo Esperanto 2017

Halina Komar

Aŭguste de 2017, estis realigita la duan fojon Multkultura Vilaĝo Esperanto dum la granda, fama festivalo Woodstock ĉe la pola/germana landlimo Ĝia iniciatinto kaj kunordiganto estas CEM – Centro de Interkultura Edukado No- wy Sącz La projekton monsubtenis UEA kaj bonkoruloj, kiuj komprenis la unikecon de ĉi tiu projekto, kiu estas direktita al neimagebla amaso da junuloj: ideemaj, entuziasmaj, kiuj jam 23-foje ĉeestis la festivalon, alvokitaj de ĝia organizanto per la vortoj: amo – amikeco – muziko Rimarku la ordon de la vortoj – la festivalo, kvankam muzika kaj sukcese bonveniganta la plej famajn muzikensemblojn de la mondo, tamen prioritatigas humanajn ecojn, kiel necesan aldonon al la festivala etoso kaj ĝia programo.   Similan aranĝon vi nenie trovos: centoj da miloj el la junularo festas tie dum kelkaj someraj tagoj la kontakton kun rokmuziko, sed – tre grave – ankaŭ ricevas proponon de interesa vi- va vojo, montrata/prezentata al ili de centoj da NRO-organizoj (agantaj por publika bono, senprofitaj) kaj alvenan- taj tien moralaj aŭtoritatoj.

La festivalon iniciatis kaj plu orga- nizas Jurek Owsiak, kiu estas amata de la junulara amaso, kiu aŭskultas liajn vortojn kaj obeas konsilojn kaj direktivojn Kial? Jurek Owsiak parolas al junuloj per ilia vortumo, estas fidinda homo amanta la junularan amason, kaj ĉiuj tion vidas, sentas, kredas! Kaj liaj celoj estas honestaj, idearo facile esprimebla kaj por ili komprenebla kiel humanaj idealoj…

Ne ekzistas simila loko ie ajn, kaj oni ne povus trovi pli ideeman publikon/socion por la estonta esperantistaro Nia movado ŝrumpas de la tempo, kiam ĝi komencis iĝi pli komerca ol ideeca Fakte la mono estas necesa por vivigi la movadon, sed ofte tio okazas koste je perdoj de idearo.

La unika evento Woodstock tamen montras, kiom ankoraŭ multas junaj homoj, kiuj serĉas la bonajn ekzemplojn por sia vojo al matureco

Sur mirinda festivala spaco – oni povus trovi la lokon por ĉiuj interesoj de plej diversaj homoj, de ĉiuj aĝo, stato, fako, vivnivelo, religio, socia engaĝiĝo Speciale la loko taŭgas al junularo, kiu ne nur ŝatas muzikon, sed emas esti kune, libere amuziĝi, sed ankaŭ serĉas aŭtoritatojn Tial kelkmila amaso de junuloj, pretas sidi surtere dum multaj horoj por aŭskulti intervjuojn – unu post la alia, duhorajn! Ekzemploj: la monaĥo patro Paulo Giżynski, poste la generalo M Różanski (demisiis pro honora kaŭzo), poste la diskutinda verkistino Grochola Tie parolis ankaŭ la urbestro de la urbo Słupsk, d-ro Robert Biedroń, kiun ni gastigis

 

 

Samtempe oni okazigis kelkdekon da metiejoj same allogantaj la junularon: pri kreemo, pri persona disvolviĝo, pri cerblaborado, pri 3D-presado, pri homaj rajtoj, pri hipnozo, unua helpo, instruado de gestolingvo, Amnesty International kaj multaj aliaj temoj…

Dume: nia 20-persona teamo de mateno ĝis vespero laboris por informi kaj reklami pri Esperanto Hontinda fakto – eĉ ne unu juna polo sciis, kio estas Esperanto! Sed pri Esperanto aŭdis eksterlandaj gastoj, vizitantaj nian „Vilaĝon” kun riĉe ekipita informa stando.

Per nia laboro ni eksciis kaj montris al la aliaj – ekzistas tie kampo por semi Esperanton! Rikolto povas esti abunda, ĉar kursoj de Esperanto, gvidataj de Stano Marĉek 3 foje ĉiutage, allogis plenajn grupojn de entuziasmuloj, kiuj dum duhoraj lecionoj prilaboris po 6-7 lecionojn! Stano estis konsternita pro la efikeco de tiaj lecionoj Tie ni serĉu la ontan esperantistaron Ĝisnunaj praktikoj fiaskis, oni provu spertojn de aliaj homoj en aliaj lokoj kaj agantaj alimaniere…

 

     
Allogaj estis la prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado tra la mondo La temo estis antaŭe planita de mi, kiel kampanjo por Pasporta Servo Nia aganto Kamil, fervora vojaĝanto, kiu malgraŭ juna aĝo, jam vizitis pli ol 70 landojn, allogis eĉ dufoje ĉiutage interesatojn pri vojaĝado „preskaŭ sen mono”.

Aldone ni kolektis deklarojn por junaj amikoj de Esperanto kaj samtempe la subskribojn por Paca Nobel-Premio al la Organizantoj de la Festivalo La rezultoj estis – cent deklaroj de Amikoj de Esperanto kaj pli ol 2 mil subskriboj por Nobel-Premio La gastojn en nian tendon kaj al la programo invitis kantante JoMo kaj la knabinetoj E­Familio Valoran helpon speciale por eksterlandaj vizitantoj, donis reprezentanto de TEJO, Alessandro Bonfanti Tiu kun JoMo montris la internaciecon de la lingvo, parolante kun la gastoj, ekinteresante ilin pri lernado de Esperanto  

Senlace laboris ĉe la stando kaj antaŭ la tendeja pordo nia plej maljuna teamano – Kazimierz Krzyżak, la iniciatinto de nia ĉeesto tie.

„Ĉapojn de kapoj” oni forprenu antaŭ tiu ĉi 89-jaraĝa viro, kiu estas la aŭtoro de la plej signifaj atingoj de la pola esperantistaro dum la lastaj jaroj

Oni devas substreki la rolojn de la plej laboremaj viroj en nia tendumejo: Andreo Sochacki kaj Michał Sidorowicz Ili estis neanstataŭeblaj

Ne kalkulebla estas la valoro de la kontribuo de Stano Marĉek, kiu kunportis imponan informan kaj edukan materialon kaj instruis po 6 horoj tage! Pri mastrumado okupiĝis Ata Kaczanowska kun helpo de junuloj zorgantaj pri aĉetado de manĝproduktoj kaj tagmanĝoj.

Tie, en la nekutima festivalo Woodstock, plena de idealoj kaj juneca espero, troviĝas ĝuste loko por ĉies ideoj, kion mi priskribis pli frue Ĉu tio helpos nin trovi iujn junajn homojn, decajn, kapablajn, laboremajn kaj respondecajn, kiuj povus anstataŭi nin – vere jam maljunajn – en tiu ĉi „stafetkurado”?

 

 

Verdire – mi hodiaŭ ne vidas sufiĉan kvanton da junuloj, kiuj pretus preni memstare la penigan organizadon, zorgadon dum multaj monatoj pri garantio de la programoj, materialoj, laboro de volontuloj en la malfacilaj kondiĉoj de tendara vivo Volontule, senpage.

Mi supozas, ke la gvidan rolon estontece prenos el niaj manoj la generacio de mezaĝuloj pli sperta kaj pli laborema ol la juna generacio, sed la laborteamo plejparte devas esti juna Nia organizaĵo CEM povus iĝi faka por tia esperiga, nobla celo Mia anstataŭanto ĉe Woodstock, la larĝe konata Andreo Sochacki, estas vere taŭga homo por preni la respondecon pri daŭrigado de la projekto Granda Ideumado.

Tion ni lasas kiel proponon al UEA/TEJO kaj atendas la diskuton kun proponoj Se resumi la eventon – ĝi estis eĉ pli efika ol la pasintjara, vizitis nin multe da gastoj kaj lernantoj, sukcesis la ekspozicio „Zamenhof kaj lia kreaĵo” fone de la Zamenhof-Jaro

La aranĝo: kvankam tre laboriga – sed valorega Nenio tiel indas subtenon de UEA kaj TEJO Kaj mi ripetas la demandon starigitan antaŭ jaro: ĉu do ne indas krei fakan sekcion de TEJO por subteni la Multkulturan Vilaĝon Esperanto? La Projekto postulas tutjaran laboron kaj zorgadon pri ĉio, kio okazas somere.

 

 

 

Oni oferas al la festivalaj gastoj:

UEA subtenis la aranĝon per € 2000 kaj helpis varbi mondonacojn.


 

 

Vidu la fotojn de la evento en 2016

En la pasinta jaro ĉirkaŭ 600 mil junuloj venis al la festivalo Woodstock en Kostrzyn ĉe pola-germana landlimo Dank’ al Centro de Interkultura Edukado (CEM) sub gvido de Halina Komar en Nowy Sącz okazis grandega, efika reklamo de Esperanto dum la monda Festivalo Woodstock 2016 kaj ni volas ripeti tion en  aŭgusto 2018

 

fotoj de Andreo Sochacki, Stano Marcxek kaj Lidia Komar

 

 MULTKULTURA VILAĜO ESPERANTO 2017


Aŭguste 2017a jaro, estis realigita la duan fojon MULTKULTURA VILAĜO ESPERANTO dum la granda, fama Festivalo Woodstock ĉe pola/germana landlimo Inicianto de ĝi kaj Koordinanto estas CEM – Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz La projekton monsubtenis UEA kaj bonkoruloj, kiuj komprenis la unikecon de ĉi tiu projekto, direktita al neimagebla amaso de junularo: ideema, entuzjasma, kiu jam 23 foje ĉeestis la Festivalon, alvokita de ĝia Organizanto per la vortoj: AMO – AMIKECO – MUZIKO.
Rimarku la ordon de la vortoj – la Festivalo, kvankam muzika kaj sukcese bonveniganta la plej famajn muzikensemblojn el la mondo, tamen prioritatas humanajn ecojn, kiel necesa aldono al la Festivala etoso kaj ĝia programaro.

Similan aranĝon vi nenie trovos: centoj da miloj je gejunularo festas tie dum kelkaj someraj tagoj la kontakton kun rokmuziko, sed – tre grave – ankaux ricevas oferton de interesa viva vojo , montrita/proponita al ili je centoj de NRO-organizoj (agantaj por publika bono, senprofitaj) kaj alvenantaj tie moralaj aŭtoritatoj
La Festivalon iniciatis kaj plu organizas Jurek Owsiak, kiu estas amata de junulara amaso, kiu aŭskultas liajn vortojn kaj obeas konsilojn kaj direktilojn Kial ?
Jurek Owsiak parolas al junuloj per ilia vortumo, estas fidinda homo amanta junularan amason, kaj ĉiuj tion vidas, sentas, kredas! Kaj liaj celoj estas honestaj, idearo facile esprimebla kaj por ili komprenebla kiel humanaj idealoj…


Oni oferas al la festivalaj gastoj:
• Senpagan aranĝon 3-4 tage ĉiujare,
• Koncertojn de mondfamajn muzikensemblojn
• Realigeblecon diversajn interesojn kaj hobiojn en zono de Akademio de Belegaj Artoj
• Ekkonon/interparolon kun famaj homoj, diverskampaj autoritatoj,
• Veran festadon de ĝojo, regantan tie amikecon, toleremon, amuziĝon (eĉ abstraktan), liberan volon fari ion ajn – nur obeante la festivalan regularon.
Regas tie juneco, gaja etoso, libereco inter amasego de gejunularo!

Ne ekzistas simila loko ie ajn, kaj oni ne povus trovi pli ideeman publikon/socion por la estonta esperantistaro Nia movado ,srumpas de tempo, kiam ĝi komencis iĝi pli komerca ol ideeca Fakte la mono estas necesa por vivigi la movadon, sed ofte tio okazas koste je perdoj de idearo.
La unika evento „Woodstock” tamen montras, kiom ankoraŭ multe ekzistas junaj homoj, kiuj serĉas la bonajn ekzemplojn por sia vojo al matureco

Sur mirinda festivala spaco – oni povus trovi la lokon por ĉiuj interesoj de plej diversaj homoj, je ĉiu aĝo, stato, fako, vivnivelo, religio, socia engaĝiĝo Speciale la loko taŭgas al junularo, kiu ne nur ŝatas muzikon, sed emas esti kune, libere amuziĝi, sed ankaŭ serĉas autoritatojn Tial kelkmila amaso de junuloj, pretas sidi surtere dum multaj horoj por aŭskulti intervjuojn– unu post alia, duhoraj! Ekzemploj: la monaĥo – patro Paulo Giżynski, poste Generalo M Różanski (demisiĝis pro honora kaŭzo), poste diskutinda verkistino Grochola Tie parolis ankaŭ Prezidanto de urbo Słupsk, dr-o Robert Biedroń, kiun ni gastigis.


Samtempe oni okazadis kelkdekon de metiejoj same allogantaj la junularon: pri kreativeco, pri persona disvolviĝo, pri cerblaborado, pri presado 3D, pri homaj rajtoj, pri hipnozo, la unua helpo, instruado de gestolingvo, Amnesty International kaj multaj aliaj temoj…

Dume: nia 20 persona teamo de mateno ĝis vespero laboris por informi kaj reklami Esperanton Pri Esperanto aŭdis eksterlandaj gastoj , vizitantaj nian „Vilaĝon” kun riĉe ekipita informa stando.
Per nia laboro ni eksciis kaj montras al aliaj – ekzistas tie la kampo por semi Esperanton! Rikolto povas esti abunda, ĉar Kursojn de Esperanto gvidatajn de Stano Marĉek 3 foje po tage allogis plenajn grupojn de entuzjasmuloj, kiuj dum 2-horaj lecionoj perlaboris po 6-7 lecionoj! Stano estis ŝokita pro la granda efikeco de tiaj lecionoj.
Tie ni serĉu la ontan esperantistaron


Allogaj estis la prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado tra la mondo La temo estis antaŭe planita de mi, kiel Kampanio por Pasporta Servo Nia aganto Kamil, fervora vojaĝanto kiu malgraŭ juna aĝo jam vizitis pli ol 70 landojn, allogis eĉ dufoje po tage interesitoj pri veturado „preskaŭ sen mono”.

Aldone ni kolektis deklarojn por Junaj Amikoj de Esperanto kaj samtempe la subskriboj por Paca NOBEL-Premio al la Organizantoj de la Festivalo La rezultoj estis – cent deklaroj de AE kaj pli ol 2 mil subskriboj por NOBEL – Premio La gastojn en nian tendon kaj programon invitis kantante JOMO kaj knabinetoj E-Familio Valoran helpon – specjale por eksterlandaj vizitantoj, donis reprezentanto de TEJO, Alessandro Bonfanti Ili ambaŭ kun JOMO montris internaciecon de la lingvo, parolante kun la gastoj, ekintersigante ilin pri E-lernado

Senlace laboris ĉe la stando kaj antaŭ la tendeja pordo, nia la plej maljuna teamano – Kazimierz Krzyżak, iniciatinto de nia ĉeesto tie „Ćapoj el kapoj” forprenu antaŭ tiu ci 89-jaraĝa viro, kiu estas aŭtoro de la plej signifaj atingoj de pola esperantistaro dum la lastaj jaroj
Oni devas substreki rolojn de la plej laboremaj viroj en nia Tendumejo: Andreo Sochacki kaj Michał Sidorowicz Ili estis neanstatueblaj.

Ne kalkulebla estas valoro je kontribuo de Stano Marĉek, kiu kunportis imponan informan kaj edukan materialon kaj instruis po 6 horoj tage! Pri mastrumado okupiĝis Ata Kaczanowska kun helpo de junuloj zorgantaj pri aĉetado de manĝproduktoj kaj tagmanĝoj,

Tie , en la nekutima, plena da idealoj kaj juneca espero Festivalo Woodstock, troviĝas ĝuste loko por ĉies ideoj, kion mi priskribis pli frue


Sumante la eventon – ĝi estis eĉ pli efika ol pasintjara, vizitis nin multe da gastoj k.lernantoj, sukcesis la ekspozicio „Zamenhof kaj lia kreaĵo” fone de Zamenhofa Jaro.
La aranĝo kvankam tre laboriga –sed valorega

Raportis – Halina Komar