www.gazetaro.co.nr

         Ni sugestas ke vi sendu la adaptitan modelan tekston al la gazetaro tuj post la 20a de junio, do unu monaton antaŭ la UK.   Indas unue telefoni al la redakcio, informi pri la temo kaj demandi, al kiu oni sendu.   Post kelkaj tagoj estus intere sendi ankaŭ la tekston "Justa Komunikado", telefoni denove por demandi ĉu la tekstoj bone alvenis,  kaj ĉu estas aldonaj demandoj pri la temo aŭ pri Esperanto.           

 

MODELA TEKSTO 2013

Tradukoj 

af: Afrikaans cy: Cymraeg fr: Français it: Italiano oc: Occitan sq: Gjuha shqipe
ar: العربية
da: Dansk fy: Frysk ja: 日本語 os: Ирон sr: Srpski
be: Беларуская de: Deutsch ga: Gaeilge ko: 한 글 pl: Polski sv: Svenska
bg: Български el: Ελληνικά gl: Galego lb: Lëtzebuergësch pt: Português sw: Kiswahili
bn: Bengali en: English he: עברית lt: Lietuviškai rm: Rumantsch te: Telugu
br: Brezhoneg es: Español hi: हिन्दी lv: Latviešu ro: Română th: ไทย
bs: Bosanski et: Eesti hr: Hrvatska mg: Malagasy ru: Русский tl: Tagalog
ca: Català eu: Euskara hu: Magyar mt: Malti sb: Serbski tr: Türkçe
cs: Česky fa: فارسى id: Indonesia nl: Nederlands sk: Slovenčina uk: Українська
cv: Чăваш fi: Suomi is: Íslenska no: Norsk sl: Slovenščina vi: Tiếng Việt
wa: Walon zh: 汉语

 

 

 Adaptu la modelan tekston al tiu konkreta <VIA-URBANO>, kiu anstataŭ ŝablonaj frazoj rakontu eble iun kuriozaĵon el sia esperanta vivo, ekz. kiel ŝi aŭ li konatiĝis kun Esperanto aŭ ion similan. Ĉia mesaĝo enhavu ion aktualan aŭ ŝajne aktualan, kio igas la temon novaĵeca. 

          Se la suba MODELA TEKSTO ankoraŭ ne pretas en via lingvo, ni petas vian kunlaboron por ĝin traduki.

Bonvolu kontakti nin antaŭ ol traduki - cid.emilio(ĉe)gmail.com

 

<VIA-URBANO>partoprenas internacian kongreson en Islando kun pli ol 1000 homoj el 60 landoj kaj li/ŝi ne bezonas interpretiston.
 
<NOMO> el <VIA-URBO> iros  ĉi-jare al la islanda ĉefurbo Rejkjaviko por la 98a Universala Esperanto-kongreso de la 20a de julio ĝis la 27a de julio 2013.

"Ni venas el pli ol 60 diversaj landoj, sed estas tre facile konatiĝi. Danke al Esperanto, ni ne bezonas interpretistojn. Mi havas amikojn tra la tuta mondo. En Rejkjaviko mi revidos ilin kaj krome mi vizitos Islandon kaj kontaktiĝos kun islandanoj nur per ĉi tiu lingvo kaj ne sole helpe de turistaj akompanantoj." diras <NOMO>


 
Pli ol 125-jara planlingvo Esperanto renkontis kreskantan intereson  dum la lastaj jaroj. Unu el la kialoj estas la ĝia neŭtraleco fronte al la povo de la angla lingvo, sed antaŭ ĉio la eblecoj, kiujn la lingvo ofertas.  "Esperanto estas parolata en ĉirkaŭ 120 landoj," diras <NOMO>. "Ĝi ne posedas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj, kiujn oni devas parkerigi." Por <NOMO>  unuavice gravas la praktika utilo de  Esperanto. Ekzemple, ekzistas "Pasporta Servo" - listo de Esperanto-parolantoj, kiuj gastigas aliajn Esperanto-geamikojn por senpaga tranokto."


<NOMO>  intencas ANTAŬ/POST la kongreso vojaĝi tra Skandinavio kaj Eŭropo.
  Dum unu semajno <VIA-URBANO> debatos pri la temo de la nunjara Universala Kongreso de Esperanto „Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj”.

  „Aldone la programo ofertas kulturajn kaj turismajn aranĝojn," diras <NOMO>.   

<VIA-URBANO> aŭskultos ankaŭ la noktajn koncertojn:  "Mi ŝategas rok- kaj popmuzikon en Esperanto."


 
(Tiu ĉi komuniko povas esti senpage represata ankaŭ kun redakciaj ŝanĝoj.)

Pli da informoj pri la kongreso kaj Universala Esperanto-Asocio: http://uea.org/kongresoj/index.html


Vi povas kontakti <NOMO>  kaj inviti al persona intervjuo:

 <NOMO>, <TELEFONNUMERO>*, <RETADRESO>* 

* (ne informu telefonnumeron nek retadreson de kongresanoj per sociaj retoj nek per amasa sendado de retmesaĝoj)


Kontakto: VIALANDAASOCIO, STRATO, POŜTA KODO, URBO, TELEFONNUMERO, FAKSO, RETPOŜTO

Aldonaj informoj pri Esperanto: http://RETEJO DE VIA LANDA ASOCIO,

[OPCIE RETEJO DE VIA NACILINGVA ĜISDATE VERSIO

[rimarko: kopiu adreson el: http://uea.org/informado/ghisdate/index.html ]