www.gazetaro.co.nr

 

Esperanto en la gazetaro de via regiono

    Per eta paŝo eblus senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, retpaĝoj, kaj sociaj retoj de via regiono.    Tio estas la celo de la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso de Esperanto, organizata de UEA. La kongreso de Rejkjaviko povas esti interesa kaj raportinda fakto por amaskomunikiloj, se ĝi rekte rilatas al konkretaj personoj, vivantaj, loĝantaj en via regiono. Do, povas esti interesa al la loka gazetaro la fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie miloj da homoj el cento da landoj diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.

Barbara Pietrzak - barbarinella(ĉe)gmail.com Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado

Emilio Cid - cid.emilio(ĉe)gmail.com, kunhelpa komisiito pri la Rejkjavika UK


     Ĵurnalistoj ne emas raporti pri Esperanto, ĉar ili opinias ke ĝi ne estas novaĵo.    

     La UK estas granda kaj impona, sed ĝi okazas en fora loko, do tio ne interesas al lia/ŝia loka publiko.

1 - Vidu kiel konvinki ĵurnalistojn de via regiono raporti pri Esperanto.

2 - Serĉu ADRESOJN de ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, retpaĝoj kaj sociaj retoj de via regiono.   Se vi loĝas en granda urbo, sendu artikolojn ankaŭ al la gazetaro de via kvartalo. Sendu ilin al ĉiuj viaj lingvanoj, esperantistoj kaj ne-esperantistoj, per retmesaĝo kaj per sociaj retoj, kiel Facebook, Ipernity, Twitter, G+, kaj similaj.

3 - Sendu la MODELAN TEKSTON de la Kampanjo

4 - Aldonu raportojn aperintajn en nian FORMULARON.

Fotoj de la 98a UK - Rejkjaviko

Alŝutu viajn fotojn per retmesaĝo al tip79help(ĉe)photos.flickr.com - aldonu la titolon de la foto en la tem-lineo.


 

www.esperanto.is


Vizitu nian grupon ĉe Fejsbuko (vizaĝlibro)


 


 

Antauaj kampanjoj

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2004 - Pekino

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2009 - Bjalistoko

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2010 - Havano

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2011 - Kopenhago

Gazetara kampanjo ĉirkaŭ la UK 2012 - Hanojo


 

Partoprenu la grupon "Gazetara informkampanjo ĉirkaŭ la UK"

retadreso:         Viziti la grupon


Free Domain Name